La Suno en Gdynia (Gdinio) brilas dum 1671 horoj, tio signifas, ke ĝi estas la plej suna urbo en Pollando.Gdinio jam tri foje akceptis la plej grandajn mondajn velŝipojn en The Tall Ships' Races /Konkursoj de Altaj Ŝipoj /: dum la 1974, 1992 kaj 2003 j. Venonta renkontiĝo jam en la 2009 j!Gdinio tio ununura urbo en Eŭropo, en kiu oni povas observi teatran spektaklon sur plaĝo kun murmuranta maro en la fono.Gdinia jaĥthaveno „marina" estas la plej granda en Pollando.Gdinia akvario tio ununura en Pollando akvario kun miloj da raraj ekzempleroj de oceanaj faŭno kaj flaŭro, kiujn oni ne nur povas ekvidi sed eĉ tuŝi!.Gdinio tio estas festivala urbo, en kiu ĉiujare efektiviĝas la deko de ili. Inter ili unu de la plej fama en Eŭropo - Heineken Open'er Festival. Krome estas Festivalo de Polaj Fabelaj Filmoj kaj unika Ladies' Jazz Festival. Tie okazas ankaŭ Festivalo de Mondaj Kulturoj Globaltica kaj festivaloj: de la preĝeja muziko, de la bluesa muziko, de la maristaj kantoj, de la modernaj artoj kaj de la fajraĵoj.Klifo en Gdinio-Orłowo /legu: Orŭovo/ oni aprobas kiel la plej bela loko de pola marbordo, tio unu de la plej ofte fotitaj naturaj objektoj en Pollando.Nur en Gdinio oni povas promeni laŭ Aleo de Ekskursaj Ŝipoj kaj ekvidi la grandajn pasaĝerajn ŝipojn, kiuj la plej ofte albordiĝas tien.Centro de Gdinio tio unika ekzemplo de arkitekturo: la modernismo el la 20a jc, kaj domoj-ŝipoj kun karakterizaj superkonstruoj kaj fenestroj en ŝipaj formoj, kun mastoj aŭ rondaĵoj. Tiuj konstruaĵoj oni povas trovi eĉ ĉe ĉiuj anguloj de urbaj stratoj.Ornamo de Gdinia haveno - ŝipo-muzeo „Dar Pomorza" (Donaco de Pomerio) - unu de la plej belaj mondaj velŝipoj. En la 2009 j ĝi festos sian 100 j naskiĝon. Iom pli nova sed ankaŭ fama estas militŝipo „Błyskawica"(Fulmo), kiu estas albordigita apude. Ĝi estas unu de la plej bravaj militŝipoj de la Dua Mondmilito.Dank' al surakvaj tramoj vojo de la Gdinio al la urbo Hel kaj Jastarnia foriĝis facila, rapida kaj komforta.En tute interaktiva Centro de Scienco „Eksperyment" (Eksperimento) - unua tia objekto en Pollando - ĉiuj povas realigi sin kiel la scienculo kaj la esploristo. Opublikowano: 23.07.2008 00:00 Autor: ZANONIMIZOWANO (anonymized_345@removed.local)