La simboloj de Gdinio

Urba blazono de Gdynia (Gdinio)


herb Gdyni
Urba blazono de Gdynia (Gdinio) konsistas el du flavaj fiŝoj kun blanka glavo lokita je ruĝa fono. Tutaĵo similas al flageto de pola milita maristaro. Ĝi simbolas heroan defendon de la urba loĝantaro. Du fiŝoj indikas maran karakteron de nia urbo - unu rigardas okcidenton kaj la dua orienton.


flaga_gdyni
Urba flago akceptita la 20.04.1994 j estas interna kaj reprezentas signon simbolanta la urbon kiel komunumon. Sur la flago, sur blanka fono troviĝas urba blazono. Oni suprenigas ĝin sur urbaj oficejoj okaze de urbaj solenaĵoj. Dum funebraj solenaĵoj urba flago estas malaltigita aŭ ornamita per nigra rubando. Oni povas promocii urbon per blazono aŭ flago nur kun permeso de la urba prezidento. Uzado de blazono kaj flago devas esti nur laŭ modelo akceptita de statuto.




logo miasta

Logo de Gdynia (Gdinio) funkcias de januaro 2000 j. Oni uzas ĝin por promocii kaj reklami la urbon. La logo konsistas de malhelbluaj velo kaj surskribo „Gdynia". Krome estas oranĝa surskribo „mia urbo".


 

ikona