
|
Gravaj eventoj de historio de Gdynia (Gdinio)
| 1253 | La unua dokumentita mencio pri la vilaĝo Gdinio |
| 1637 | La unua geedziĝo de Pollando kun la Balta Maro en Gdinio-Redłowo honore al la reĝo Ladislao la Kvara (Władysław IV) kaj al lia mara politiko |
| 1904 | Fondaĵo fare de urbanoj de Gdinio: la asocio "La Balta Banloko Gdinio" |
| 1918 | La 28-an de novembro - la fondo de Milita Ŝiparo per dekreto de Ĉefo de la Ŝtato Józef Piłsudski (Jozefo Piłsudski; legu: Piŭsudski) |
| 1920 | La generalo Józef Haller (Jozefo Haller) transprenas Gdinion kaj Pomerion por renaskiĝinta Pollando |
| 1920 | La inĝeniero Tadeusz Wenda indikas Gdinion kiel la loko de la konstruado de la venonta haveno |
| 1922 | Akcepto de sejma deklaro (la deklaro de pola parlamento) pri konstruado de haveno en Gdinio |
| 1923 | La 29-an de aprilo - malfermo de la provizora milithaveno kaj fiŝista haveno en Gdinio |
| 1923 | Enfluas al Gdinia haveno la unua plenmara ŝipo "Kentucky" |
| 1924 | Translokigo al Gdinio la Komandantaron de Militŝiparo |
| 1926 | La 10-an de februaro Gdinio ricevas urbajn rajtojn okaze de la sesa datreveno de geedziĝo de Pollando kun la maro |
| 1928 | La komenco de konstruado de karba fervojo Gdinio - Silezio |
| 1930 | La funkciigo de regula pasaĝerlinio tra Atlantiko Gdinio - Novjorko |
| 1930 | Translokigo de la Mara Lernejo de Tczew (legu: Tĉev) al Gdinio kaj suprenigo de ŝipflago sur la velŝipo "Dar Pomorza" (Donaco de Pomerio) |
| 1932 | La 31-an de julio - la unua en Pollando kaj en Gdinio Marfesto, kiu amasigis pli ol 100miloj da homoj |
| 1933 | Solena transdono al ekspluatado de la Marstacidomo servanta al priservado de la pasaĝeroj kaj transporto de pecvaro |
| 1934 | La konstruado de la moleo en Gdinio-Orłowo (420 m longa) |
| 1936 | La unua mariro de la legenda transatlantika ŝipo "Batory" |
| 1938 | La transdono al ekspluatado de la Foira Halo (kun arka konstruo) |
| 1939 | La eksplodo de la Dua Mondmilito, kaj la 1-19 de septembro - la defendo de Gdinio |
| 1945 | Slutning af krigshandlinger, den 28 marts – Gdynias befrielse |
| 1945 | La unua pola ŝipo de Pola Komerca Floto "Kraków" (Krakovo) revenas al Gdinio |
| 1946 | Fondo de Por-Oficira Lernejo de Milita Maristaro en Gdinio |
| 1969 | La 25-an de junio - la transdono al uzado de la Bulwar Nadmorski (Ĉemara Bulvardo) preskaŭ 2 km longa |
| 1970 | La decembraj incidentoj sur la urbaj stratoj, perforte kaj sange solvitaj - granda amasa demonstracio kontraŭ la maljusta politiko de la komunista reĝimo |
| 1971 | La malfermo de Oceanografia Muzeo kaj Mara Akvario de MIR (Mara Fiŝkaptista Instituto) |
| 1979 | La malfermo de la Muzika Teatro, dua laŭ grandeco muzikscenejo en Pollando |
| 1981 | La reveno de la fregato "Dar Pomorza" de la lasta mariro kaj transformigo ĝin en ŝipmuzeon |
| 1987 | La vizito de la Sankta Papo Johano Paŭlo la 2-a en Gdinio kaj la sankta meso sur la Skwer Kościuszki (Skvaro de Kościuszko; legu: Koŝĉjuŝko) |
| 1990 | La inaŭguro de pramlinio Gdinio - Karlskrona (Svedujo) |
| 1993 | La malkovro de la monumento honore al viktimoj de la Decembro'70 |
| 1994 | La 9-an - 10-an de junio "Eŭropartenariato Pollando'94" |
| 1995 | La aljuĝo al Gdinio de la Oraj Steloj de Partnereco fare de la Eŭropa Komisiono |
| 1996 | Transdono al Gdinio "Honoran Flagon de la Konsilantaro de Eŭropo" |
| 1996 | Inaŭguro de la Somera Scenejo de Urba Teatro sur la plaĝo en kvartalo Orłowo (legu: Orŭovo) |
| 1998 | Transdono al Gdinio de la "Honora Tabulo de la Konsilantaro de Eŭropo" |
| 1998 | Transdono al ekspluatado de la Fostoponto de Kwiatkowski |
| 1999 | La komenco de la realigado de "La vojprogramo" financata el budĝeto de la urbo kaj de la komunumaj obligacioj |
| 2000 | Transdono al ekspluatado de la plej moderna en Pollando aŭtobusbazo kaj la inaŭguro de la komunikada nodo je la nomo de Franciszka Cegielska (La urbestrino de Gdinio). La Urba Teatro ricevis la nomon de Witold Gombrowicz (legu: Gombroviĉ), kiel unua en la mondo por honorigi la verkiston. |
| 2002 | Aljuĝo al Gdinio la premion de la Konsilantaro de Eŭropo |
| 2003 | La renkontiĝo de la plej grandaj velŝipoj de la mondo "The Cutty Sark Tall Ships'Race" |
| 2004 | Gdinio ene la Eŭropa Unio |

© City Hall of Gdynia, 81-382 Gdynia, Aleja Marszałka Piłsudskiego 52/54
phone (+ 48 58) 66 88 000, fax (+48 58) 62 09 798, e-mail: umgdynia@gdynia.pl
Created by
|
Layout by
|
Zdjęcia lotnicze by
|
Hosting by
phone (+ 48 58) 66 88 000, fax (+48 58) 62 09 798, e-mail: umgdynia@gdynia.pl
Created by
|
Layout by
|
Zdjęcia lotnicze by
|
Hosting by











powrót