1931Ekzistis jam la rondo „Balta Stelo" en la kvartalo Gdynia-Grabówek (Gdinio-Grabuvek) kun sia sidejo en la Hotel Miejski (Urba Hotelo).1932De la 10a ĝis la 30a julio okazis la Esperanta kurso laŭ Cseh-metodo. Kurson gvidis prof. M. Sygnarski el Bydgoszcz (legu:Bidgoŝĉ).1933En la „ Pola Domo" okazis „Esperanta Renkontiĝo" al kiu venis esperantistoj de multaj polaj urboj.1936Aperis Esperanta gvidlibro „Pol-Pomerio" de K. Smagorzewski (legu:Smagoĵevski).1937 Oni aranĝis la Esperantan kurson por skoltoj.1946 En Ŝtata Gimnazio kaj Komerca Liceo prof. Jozefo Toczyski (legu:Toĉiski) instruis Esperanton (de la septembro 1946 ĝis 1950 kadre de normalaj lecionaj okupoj). Oni kreis Esperantan rondon.Profesoro instruis ankaŭ en Liceo de Formartoj, kie kreiĝis rondeto „Verda Kokidetaro".Aŭtune J. Toczyski - ekestis reprezentanto por Pollando de la Skolta Esperantista Ligo (SEL) de TEJO kun sidejo en Gdinio ĉe la strato: Morska 77.J. Toczyski aranĝis ankaŭ Esperantan kurson por skoltoj en Gdinio.1946 - 1947Ekzistis Kooperativa Memoraĵa Vendejo „Nia Vendejo".1947En Gdinio kreiĝis Filio de Pola Esperanto-Asocio. Prezidanto ekestis J. Toczyski.1948Laŭ iniciato de J. Toczyski - la Komerca Liceo kaj Liceo de Formartoj aranĝis la 1an Marbordan Junularkunvenon, kiu okazis en Gdańsk Oliwa (Gdansko-Oliva). Aranĝon tiun oni kontinuis ĝis la duono de 80aj jaroj (la lasta okazis en la 1985 j).1957 22 an de marto - oni revivigis agadon de Filio de PEA. Prezidanto de la Filia Estraro ekestis Erazm Nawrowski. Gdinia Esperanta filio unue lokiĝis ĉe la strato Świętojańska (legu:Ŝvjentojanska) kaj poste en la Fervojista Domo, kie oni gvidis Esperantajn kursojn.En aprilo ĉe Filio de Pola Esperanto-Asocio oni kreis Esperantan koruson „Balta Maro". Ĝia sidejo estis en la Forvojista Domo.Oktobre - gdiniaj esperantistoj renkontiĝis kun ŝipanaro de la ŝipo „Bolesław Bierut". Sur ŝipo okazis koncerto de la koruso „Balta Maro".15 an de decembro - laŭ iniciato de E. Nawrowski gdiniaj esperantistoj turnis al la Ministro de Navigado kun la propono doni al la novkonstruita ŝipo, nomon „Zamenhof" aŭ „Esperanto".195912 an de julio en Split en jugoslavia ŝipfarejo okazis surakviĝo de la ŝipo „Zamenhof"(pecvarŝipo) por Polaj Oceanaj Linioj en Gdinio.Gdinio fariĝis patrina haveno por la ŝipo kaj esperantistoj de Gdinio havis intimajn kontaktojn kun tiu ŝipanaro.1960 Kadre de Gdinia Filio de PEA, kreiĝis marista sekcio „Marrondo", kiu eldonis kelkajn numerojn de la revueto „La Megafono". Ĝia redaktoro estis A. Kazimierczak, kiu dum kelkaj jaroj ankaŭ estis prezidanto de la Filio de PEA en Gdinio.La 6an de aprilo - okazis la unua renkontiĝo kun la ŝipanaro de „Zamenhof".Oktobre - oni malfermis en la Mara Klubejo ĉe la strato 10 Lutego ekspozicion kiu prezentis Esperantan movadon en Gdinio. Tie en la Mara Klubejo estis loko, en kiu gdiniaj esperantistoj organizis multe da prelegoj, renkontiĝoj kaj koncertoj. 1964Decembre en Klubejo ĉe PTTK (Pola Landkona Turista Societo) laŭ iniciato de Cz. Szatkowski oni organizis imponan ekspozicion sub titolo „Esperanto - la advokato /protektanto/ de interkompreniĝo de la nacioj".1965 En la Entrepreneja Kultur-Domo ĉe la strato Polska oni malfermis laŭvican Esperantan ekspozicion.1973 La 14 an de februaro en gdinia Esperanta klubejo okazis renkontiĝo kun kapitanino Teresa Remiszewska (legu:Remiŝevska) - esperantistino kaj velmaristino, kiu sole tranaĝis Atlantikon.1979Dum la tagoj 14-18a de decembro oni aranĝis la „Tagojn de Zamenhof".1985 Oni ligis rilatojn kun Esperanta Turista Oficejo „Esperantotur" en Bydgoszcz . Esperantistoj nun povis veturi kaj partopreni en la mondaj E-kongresoj kaj en la internaciaj Esperantaj aranĝoj.1987 Okaze de la solena 100-jara datreveno de Esperanto, oni plantis laŭ akcepto de la Urba Oficejo - jubilean Esperantan Kverkon sur la Kamienna Góra (Ŝtona Monto). En solenaĵo partoprenis pli ol 120 eksterlandaj gastoj, kiuj direktiĝis al la 72a Universala Kongreso de Esperanto en Varsovio. Poste la kverko estis detruita kaj ĝian replanton trafis la simila sorto.1987 - 1991 Esperanton instruis en la Junulara Domo de Kulturo Daniela Emler. Ŝi kunlaboris ankaŭ kun trupo de la Antikva Muziko „Euterpe" (Eŭterpo). Ĉi tiu trupo trifoje gajnis 2an premion en la Tutpola Konkurso de Esperanta Poezio en Bydgoszcz. 1993 Prezentiĝis la trupo de Antikva Muziko „Euterpe" dum la 78a Universala Kongreso de Esperanto en Valencio.1994 Kreiĝis Esperanta koruso „Gaja Velo". Ĝia fondinto estis gdinia esperantisto Eligiusz Sitek. Koruso prezentiĝis enlande kaj eksterlande. Oni kreis Esperantajn kantolibrojn. Agis la jenaj Esperanta grupoj: La Esperanta Konversacia Rondo (n-ro 1) kun sidejo en la Klubejo de Militmaristaro „Riwiera" (legu:Rivjera), la Rondo n-ro 2 „Gdanska Sukceno" kaj la Landkona Klubo ĉe PTTK „Esperanto".1997 Konversacia Rondo komencis eldoni Esperante monatan revueton „Konversacia Rondo". La revueton redaktis H. Bilińska kaj M. Markowska.Gdiniaj esperantistoj aktive agis dum la organizo de la 1000a datreveno de Gdansko kaj la 90a datreveno de la gdanska Esperanta movado.1998 La 18an de aprilo okazis renkontiĝo kun svediaj esperantistoj de urbo Hőgsby.Dum tagoj la 23-24a de majo - esperantistoj de la Landkona Klubo „Esperanto" gajnis Pokalon de Prezidanto de la Mara Sekcio de PTTK en Gdinio dum la 10a Jubilea Vetkuro okaze de la 70-a datreveno Pola Landkona Turista Societo en Gdinio.2001 La 30a de majo okazis renkontiĝo kun svediaj esperantistoj de urbo Oskarshamn - la studentoj de vespera artista studado.Gdiniaj esperantistoj aktive partoprenis dum organizo de la Esperanta simpozio en Sopoto, okaze de la 100-a datreveno de tiu urbo (la 13.09-16.09).2002 La 4 a de julio - prezentado de koruso „Gaja Velo" dum Esperanta festivalo „Ekologio kaj Folkloro" en Latvio en urbo Siguldā.2004 2008 La koruso „Gaja Velo" sukcese prezentis sin dum ĉiujara Esperanta aranĝo en Jalto „Aroma Jalto", kiu okazis dum turnopunkto de aprilo kaj majo.2008 En Gdinio agas:Esperanta Rondo n-ro 1A kaj la Landkona Klubo PTTK „Esperanto": la renkontiĝoj okazas 1an kaj 3an de la merkredoj ĉiumonate dum la horoj 17.00 - 19.00 en Gdyńskie Centrum Organizacji Pozarządowych (Gdinia Centro de Neregistaraj Organizaĵoj) ĉe la strato 3 Maja 27. Esperanta Konversacia Rondo n-ro 1:la renkontiĝoj okazas ĉiulunde dum la horoj 16.00 - 18.00 en Klub Marynarki Wojennej „Riwiera" (la Klubejo de Militmaristaro) ĉe la strato Zawisza Czarny 1 (legu:Zaviŝa Ĉarni).La rondo gvidas Esperantajn konversaciojn kaj lingvajn konsultadojn.Nia retadreso: esperanto-gdynia@wp.pl Se vi volus pli scii pri Gdinio - skribu al ni ! Opublikowano: 18.11.2008 00:00 Autor: ZANONIMIZOWANO (anonymized_345@removed.local)