Reakiro per Pollando en la 1918 j sendependecon, dezirata de preskaŭ 150 j dum okupadoj, ankoraŭ ne alportis aliro al la maro. Geedziĝo de Pollando kun la maro, tiu simbolo - inaŭgura akto, kiu plenumis naciajn sonĝojn pri reakiro de la marbordo de la Balta Maro, pri la floto, mara potenco, plenumis ĝuste la 10an de februaro1920 j en Puck. Varsajla Traktato akceptis por la Pollando nur ĉemaran terstrion. Sen haveno. Apenaŭ 3 monatoj post la solenaĵo en Puck vic-admiralo K. Porębski - tiutempa direktoro de Departemento de Maraj Aferoj en Ministerio de Militaj Aferoj, delegis al Pomerio inĝ. Tadeusz Wenda por ke li trovu la plej oportunan lokon por konstrui militan havenon. Jam en julio 1920 j T. Wenda pretigis raporton pri inspekcio de la Marbordo. Li skribis jene: „la plej oportuna loko por konstrui la militan havenon (ankaŭ komercan se estos necesa) estas Gdynia (Gdinio), pli ĝuste malaltaĵo inter Gdynia kaj vilaĝo Oksywa (Oksiva), situata en distanco 16 km de Nova Haveno en Gdańsk (Gdansko). Ĉi tiu loko posedas la sekvantajn avantaĝojn:Ŝirmita per Duoninsulo Hel, eĉ de tiuj ventoj, kiuj danĝerigas la havenon en Gdansko.Profunda la mara akvo troviĝas proksime de marbordo, linio kun 6 m profundeco troviĝas 400 m de marbordo, kajlinio kun 10 m profundeco troviĝas de 1300 m ĝis 1500 m.Marbordoj estas malaltaj, plialtigitaj je 1 ĝis 3 m super la mara nivelo.Estas abundeco de trinkebla akvo de la rivereto „Chylonja" (Ĥilonja).Apuda stacidomo Gdynia (2 km).Ĝusta grunto por rodo..." La projekto de Haveno en Gdinio (1921)Tadeusz Wenda (1863 - 1948)Antaŭ ol la Pola Sejmo rezoluciis leĝon pri konstruo de haveno, kaj pli precize pri memstara organizo de mara bazo (kiun unu de antaŭmilita instruisto de Mara Lernejo d-ro A. Majewski nomiĝis Granda Karto de Gdynia, ĉe idila „Dia Golfeto" ĉe piedo de Ŝtona Monto kaj Klifo en Orłowo (Orŭovo) alvenadas nur la somergastojn. Inter ili estis ankaŭ unu de la plej modernaj polaj verkistoj - Stefan Żeromski. En la 1921j li atente observis daŭrigon de laboro de konstruo la provizoran militan havenon kaj rifuĝejon por fiŝkaptistoj. Inspiris lin tiu laboro, en kiuj ekvidis la komencon de nova epoko, grandan ŝancon ĉi tiu loko. Li verkis libron „Wiatr od morza" (Vento de Maro), en kiuj prezentis ankoraŭ ne ekzistantan, sed baldaŭ okazis tio tre surprize: la fidela kaj reala aspekto de la haveno kaj urbo Gdinio. Tiu literatura vizio, fidele montris la etoson de tiuj tempoj, dum kiuj naskiĝis Gdinio. En 1922 j, la 23an de septembro la Pola Sejmo rezoluciis la leĝon „pri konstruo de la havenon ĉe Gdynia en Pomerio, kiel haveno por publika utilo".La nacia investo kia finfine estis la konstruo de haveno en Gdinio, amortizis kaj donis grandan profiton jam antaŭ Dua Mondmilito, plenumante samtempe rolon de la katalizatoro de la socia energio kaj patriotismo. Danke al Gdinio gepoloj ekkredis, ke oni povas realigi la plej ambiciajn revojn kaj defioj de 20 jc. Homo, kiu inĝinieran penson de T. Wenda kaj literatura vizio de S. Żeromski donis al la politika realigo kaj rangon de la nacia investo estis Eugeniusz Kwiatkowski, laŭ profesio inĝiniero de kemio, laŭ pasio la politikisto. Gdinio - tiel estis...Eugeniusz Kwiatkowski (1888 - 1974)De momento kiam E. Kwiatkowski prenis postenon de Ministro Industrio kaj Komerco en la 1926 j (kaj ankaŭ kiam li plenumis funkcion de vic-ĉefministro de lasta pola registaro de Dua Respubliko antaŭ eksplodo de la Dua Mondmilito) aferoj de la gdinia haveno, ricevis pli rapidan viglecon. Li estis granda propagandisto de mara ŝtata politiko surbaze de moderna haveno en Gdinio. Danke al lia manifesto la Pola Sejmo akceptis ĝustajn monrimedojn por evoluo de haveno kaj urbo, kiuj por antaŭmilita pola generacio estis vera Promesita Lando - la Ameriko. Dum periodo kiam E. Kwiatkowski estis Ministro de Industrio kaj Komerco valoro de investoj en gdinia haveno egalis 88 milionojn da polaj zlotoj. E. Kwiatkowski estis politikisto kun vere de publicista talento, kiun utiligis interalie por popularigi Gdinion. Li kontaĝis al sia pasio kaj fervoreco. Kortuŝigis aliajn pro sia senprofiteco kaj patriotismo. Li estas konsiderata kiel la patro de Gdinio, ĝia kreinto kaj la konstruinto kune kun T.Wenda kaj vic-admiralo Porębski. Geurbanoj donis al li en la 1931j honoran civitanecon de sia urbo. Gdynia [Gdinio] (1928) La stacidomo (la 30aj jaroj)Fratoj Robert (Roberto) kaj Franciszek (Francisko) Wilke - firmao fondita en la 1931j tio kvintesenco de gdinia iniciateco kaj dinamikeco. La firmao komencis de fiŝista kutro, per kiu dum somera sezono anstataŭ kapti fiŝojn promenveturigis turistojn. Tiu marĝeno de iliaj okupoj post iom da tempo transformiĝis je specialeco de la firmao nomita „Robert Wilke - Pasaĝeraj Motorboatoj". Fratoj vendis kutron, prenis monan prunteprenon kaj ordonis al gdinia ŝipfarejo konstruado de la ligna motorboato, kiu ricevis nomon „Delfin" (Delfeno). Poste venis ankoraŭ „Rekin" (Ŝarko), „Bajka" (Fabelo) kaj „Gryf" (Grifo) ankoraŭ la du motorboatoj „Jaś" (Jaĉjo) kaj „Małgosia" (Margereta). Robert Wilke - pasaĝeraj motorboatojGdinio - la libertempa etosoDum la sezono daŭranta de mezo de junio ĝis mezo de septembro Fratoj Wilke transveturigis pli ol 200 mil da turistoj deziregantaj la marajn impresojn. Ekskursoj tra la haveno, promenveturoj al Orłowo (Orŭovo), Sopoto, Gdansko, Jastarnia kaj Hel faris ĉefan atrakcion por alvenintaj al Gdinio la somergastoj. Firmao prosperis ĝis la eksplodo de la Dua Mondmilito.Post fulmotondro...Rapida disvolvo de Gdinio dum periodo 15-jara, komencante de la 1926j, estis drame haltita per eksplodo de la Dua Mondmilito. La urbo ne estis suferita dum bombardado kompare kun Varsovio aŭ Gdansko, sed komplete (tute) ruinigis la haveno kaj ŝipfarejo. La plej grandaj perdoj de Gdinio estis: la homoj. Plimulto da poloj estis fare de germanoj forĵetitaj aŭ fermitaj en ekstermejoj, multe da gdinianoj pereis sur la milit-frontoj.Al urbo liberigita en marto 1945 j rapide revenis denaskaj gdinianoj, krom ili ankaŭ venis poloj el Varsovio, Lvovo, Vilno, kiuj perdis ĉion en siaj urboj. Simile kiel antaŭ jaroj Gdinio denove estis Promesita Lando, kaj postmilita tempo estis pionira tempo.La ŝipfarejo plenumadis nur etajn servojn, ekzemple renovigojn de aŭtomobiloj. Rapide, kiam ĝi jam posedis gruojn kaj ŝipriparejojn ĝi komencis konstrui ŝipojn. Gdinio ekestis la plej granda renoviga bazo de pola ŝiparo, kiam en septembro 1945 j komencis reveni de milita migrado la polaj komercaj ŝipoj kaj militaj ŝipoj ankaŭ ricevantaj de Pollando kadre de militaj reparacioj la germanaj ŝipoj kaj de Britio kaj Usono venis militŝipoj vendataj por la civila uzado. En la jaro 1951 estis la unua surakviĝo de ŝipo „ Melitopol".En sangaj okazintaĵoj de Decembro 1970 j - partoprenis gdiniaj kaj gdanskaj ŝipfaristoj. Gdinio memoras ilin. En Gdinio estas du monumentoj dediĉitaj al la viktimoj. Estis ankaŭ ĝojaj tagoj de laborista kontraŭstaro kaj de espero en aŭgusto 1980 jaro, kiam naskiĝis „Solidareco". Ni ĉiam pensos pri homoj, kiuj mortis por ke ni vivu en libera lando.Kaj kio pluGdinio nun havas 250 mil da loĝantoj. Ĝi estas moderna centro de mara ekonomio, de internacia komerco, de scienco kaj altlernejoj, de kulturo kaj turismo. Ĝi estas la urbo de sukceso, la urbo de iniciatemaj homoj, aktivaj kaj kuraĝaj.Tiuj revoj akompanas nin interalie hodiaŭ, dum ni pensas pri estonteco de Gdinio.La libera mondo post falado de „la fera kurteno" estas en atingokapablo de niaj manoj. Ni volas esti ĝia parto. Gdinio danke al sia geopolitika situo aspiras al funkcio de centro de internaciaj renkontoj kaj negocoj. Tio estas ambicia kontinuiĝo de revoj de Eugeniusz Kwiatkowski.Gdinio estas eksterordinara urbo, konstruita de revo - pri maro, pri libera akiro al mondo, pri bonstato. Franciszka CegielskaLa Urbestro de Gdynia (1990 - 1998) Flago de Eŭropo por Gdynia Opublikowano: 19.01.2009 00:00 Autor: ZANONIMIZOWANO (anonymized_345@removed.local)