Turismo

Gdynia (Gdinio) - Marista Ĉefurbo de Pollando

La arbaro de mastoj, senriproĉa blankeco de ŝipaj huloj, kiuj speguligas sin en trankvila, intense blua plato de akvo, la Suno, la laŭta parolbruo de interparoloj en la plej diversaj lingvoj kaj homamasoj da vizitantoj, kiuj alproksimigis belecon de velŝipoj... . Tiel aspektis Gdinio dum la lasta vizito de ŝiparo de la plej grandaj velŝipoj de mondo en la 2003 j. Tiu ĉi renkonto estis unu el la plej efektoplenaj kaj kunvenigis pli multe ol unu miliono da vizitantoj. Ĉi tio granda organizada entrepreno estis sukcesego, kaj la urbo perfekte certiĝis kiel areno de la plej grandaj maristaj entreprenoj. La ŝipanaroj kunportis rememorojn de pitoreska Gdinio kaj de varmega renkonto aranĝita de ĝiaj gastemaj urbanoj.

En la 2009 j la gdinia rodo denove estos la sceno, sur kiu oni prezentos en la parado de multaj velŝipoj kaj jaĥtoj dum renkonto: The Tall Ships' Races /Konkursoj de Altaj Ŝipoj/. Gdinio kiel la prestiĝa mastro estos jam la kvara fojo, tial aliĝos al la urboj kiuj estis la plej ofte gastiganto dum la kvindekjara historio de la vetkuroj.

Ĉi tio estas bonega ŝanco, precipe por junuloj, por eksenti sperta maristo, foriri de ĉiutagaj devoj kaj gustumi - almenaŭ momente - veran liberecon danke al maro, vento kaj veloj. Tio ĉi estas ŝanco por romantika aventuro, amikeco, distro laŭ ritmo de la maristaj kantoj kaj maraj rakontoj. La festo de la bravaj, toleremaj homoj. Kaj por ĉeestantaro - la festeno por okuloj, ĉar velŝipo kun plena velaro - vere estas unu inter la klasikaj kanonoj de beleco. Laŭ multaj homoj ĉi tio estas la plej bela vidaĵo.



La Urbo de Grandaj kaj Malgrandaj Regattoj

Gdinio indas de la nomo de marista ĉefurbo de Pollando. Ĉiujare la sezono abundas en la aranĝoj je rangoj de ĉampionecoj de Pollando, mondo aŭ Eŭropo en la olimpikaj kategorioj. Al ĉi tiu favoras perfektaj ventaj kondiĉoj kaj tre bonega infrastrukturo. Gdinianoj kaj turistoj povas facile observi vetkurojn, promenante laŭ urbacentra plaĝo, aŭ dukilometra Ĉemara Bulvardo kaj aktive partopreni en multaj koncertoj, renkontoj kaj aliaj aranĝoj.
En Gdinio ankaŭ estadas konkuroj por la plej junaj adeptoj de ŝipveturado - sur la plej malgrandaj jaĥtoj en la kategorio Optimist /Optimisto/.



La Plej Granda Jaĥthaveno en Pollando


Gdinia jaĥthaveno Marina - la plej granda kaj la plej moderna en Pollando estas la bazo por ĉiuj ŝipveturadaj aranĝoj. Ĝi estas situita en la centro de urbo. Ĝi estas unu el la plej belaj anguloj de Gdinio. De komenco de printempo ĝis fino de aŭtuno en la jaĥthaveno regas vigla trafiko. Apude staras brilaj kaj luksaj jaĥtoj, malgrandaj kaj modestaj boatoj.
Marina samtempe povas gastigi 260 boategojn. Al la 2012 j ĝi dufoje pligrandiĝos kaj estos unu el la plej grandaj jaĥthavenoj en ĉi tiu parto de Eŭropo. Ĉirkaŭe de Marina havas siajn sidejojn maristaj kluboj, en kiuj eĉ malgrandaj infanoj ekkonas misterojn de ŝipveturadoj.
Por plenkreskuloj maristaj kluboj organizadas kursojn kaj ĉartajn alcelajn ŝipnavigojn.



La Haveno de Famaj Velŝipoj


Ornamo de gdinia haveno estas „Dar Pomorza" (legu: Dar Pomoĵa; Donaco de Pomerio) unu de la plej belaj mondaj velŝipoj, sur ĝia ferdeko estis la lernejo de marista vivo por multaj generacioj.
Nuntempe „Blanka Fregato" funkcias kiel ŝipmuzeo, kaj en la 2009 j festos sian 100 j naskiĝon. Tiu solenaĵo okazos en la ĉeesto de perfekta kompanio de ŝipegaro - The Tall Ships' Races /Konkursoj de Altaj Ŝipoj/. Tio estos la plej bona donaco por la eminenta jubilato, kiu dufoje venkis la ĉefan trofeon de ĉi tiuj regattoj.


Gdinio estas patrina haveno por pluaj grandaj velŝipoj - „Dar Młodzieży" (legu: Dar Mŭodzieĵi; Donaco de Junularo), "Pogoria", "Iskra" (Fajrero) - kiu instruas sekvantajn studentojn de la renomaj maraltlernejoj kaj ankaŭ la legendo „Zawisza Czarny" /legu: Zaviŝa Ĉarni/ - flaga velŝipo de polaj skoltoj. Dum tiuj maloftaj tagoj en la jaro kiam ĉiuj supre menciitaj renkontiĝas en gdinia haveno en la Baseno de Prezidento, vidaĵo estas vere fascina.



La Malfermita Urbo de La Malkaŝaj Homoj


Gdinio tio unu de ne tro multaj grandaj urboj, en kiuj haveno estas situata proksime de la urba centro. Tiun simbiozan kunligon oni povas vidi la plej facile sur la reprezenta Skvaro de Kościuszko /legu: Koŝĉjuŝko/ kaj la Suda Moleo. Tie batas koro de la urbo. Marbordaj kafejoj, drinkejoj kaj tavernoj, ĉiam estas homplenaj kaj bruaj, eĉ kiam ĉirkaŭe ŝtormas.

Krome Gdinio tio ankaŭ moderna bela kun kvaronmiliono da enloĝantoj - la urbo en verdaĵo. Urbo de homoj malkaŝaj, bonvolemaj kaj fieraj de sia deveno. Ĉi tie blovas prosperaj ventoj - ne nur por maristoj, sed ankaŭ por loĝantoj, entreprenistoj kaj en la negocoj. Ventoj inspirante - agadon kaj la plej gravajn defiojn. Urbo Gdinio tiujn defiojn akceptas kaj realigas multe da ambiciaj investoj infrastrukturaj, trafikaj ĉu kulturaj.



La Perlo de Modernisma Arkitekturo


Nedisigebla kunligo de Gdinio kun maro akcentas eĉ urba arkitekturo, en kiu dominas stilo nomata gdinia modernismo. Domoj-ŝipoj kun karakterizaj superkonstruaĵoj, rondaj ŝipaj fenestroj, mastoj, ĉu rondiĝoj, oni povas trovi preskaŭ je ĉiu paŝo. La plej karakterizaj - tio konstruaĵo de Polaj Oceanaj Linioj ĉe strato 10 Lutego, aŭ Domego de Navigacio de Mara Akademio ĉe la Skvaro de Kościuszko /legu: Koŝĉjuŝko/. Tiuj konstruaĵoj devenas de la intermilita dudekjara periodo /la jaroj: 1919-1939/, tamen nuntempe arkitektoj projektas ankaŭ multaj detaloj rilataj al mara karaktero de la urbo.



La Centro de Marista Mondo en la 2009


Maro, tio estas medio, kiu unuflanke altiras sed ankaŭ timigas - sed jam de jarcentoj tamen fascinias. Maro proksimigas la homojn kaj larĝigas la horizontojn. Se oni volas sin konvinki sufiĉas veni al Gdinio. Precipe en la julio 2009 j, kiam Gdinio - la marista ĉefurbo de Pollando fariĝos, dum kelkaj tagoj - centro por maristoj de la tuta mondo. Tio bonega okazo por travivi neforgeseblan feston de junaĝo, ĝojo kaj libreco ĉeestate kun senriproĉa pura beleco plenaj de gracio „blankaj birdoj de oceanoj", kiel oni ofte difinas la velŝipojn.


Ĝis revido en Gdynia (Gdinio)!

ikona