Turismo

Ni precipe rekomendas al vi

Ĉiu urbo aspiranta esti alloga turisme certe posedas siajn tipajn, simbolajn lokojn - en ĉiu turisma gvidlibro oni nomas ilin „nepre vidu". En Parizo tio estas la Luvro kaj Ejfel-turo, en Moskvo la Ruĝa Placo, en Londono la Horloĝ-turo Big Ben kaj Palaco Buckingham, en Krakovo la Ĉefa Foirejo kaj la Kastelo Wawel (legu:Vavel).
En Gdynia(Gdinio) reprezentan rolon plenumas Skwer Kościuszki (Skvaro de Koŝĉjuŝko) kun monumentaj muzeoj sur la akvo - fregato „Dar Pomorza"(Donaco de Pomerio) kaj submara ŝipo „Błyskawica"(Fulmo). Tamen sufiĉas iom promenadi, por vidi ion fascinan - verajn perlojn - kiujn ofertas nia urbo vizitindajn.


Jen kelkaj de ili:


1. Laŭ la vojo de gdinia modernismo, tio estas „arkitektura ludo je ŝipoj".

La gdinia modernismo de tridekaj jaroj estas unika stilo en arkitekturo en la tuta Eŭropo. En ĉi tiu stilo oni adaptis detalojn kaj elementojn de ŝipa arkitekturo. Sur tre multaj domegoj estas superkonstruaĵoj similaj al kapitanaj pontetoj kun flagaj mastoj, kun fenestroj similaj al la ŝipaj kun rondigoj de la domoj similantaj al la ŝipkorpo. Tio ne estas miriga - Gdinio estas la plej mara pola urbo.

Nian vojon ni komencas de la Plac Konstytucji (Placo de Konstitucio), kie vid-al-vide de la Ĉefa Stacidomo troviĝas konstruaĵo de Distrikta Juĝo de 1936 j. Tre proksime estas historia Bazaro. Ni haltiĝas sur la Plac Kaszubski (Kaŝuba Placo). Nun ni iras al haveno, kie ankaŭ ni renkontiĝos kun modernismo, ekzemple Grenejo kaj Magazeno „H". Laŭ voje ni preteriras apud legenda Mara Stacidomo, de kie al Ameriko fornaĝadis milionoj da poloj. Revenante al la centro de la urbo, mi devas ekvidi brikdomon de Hundsdorff ĉe la strato Starowiejska 7 (legu:Starovjejska), kaj poste ni aliras al kruciĝo de la stratoj: 10 Lutego (la strato de 10a de Februaro) kaj la 3 Maja (la strato de 3a de Majo), kie ni povas admiri perlojn de gdinia modernismo. Ĉiuj kvar angulaj konstruaĵoj estas aŭ estis la bankoj. Nia vojo kondukas nin tra la strato 10 Lutego apude de du modernaj komercaj domegoj - „Kwiatkowski" (legu:Kvjatkovski) kaj „Batory" (legu:Batori). „Batory" estis konstruita laŭ la ŝipo „Batory". Aliajn tipajn gdiniajn arkitekturaĵojn ni ekvidas sur la Skwer Kościuszki (Skvaro de Koŝĉjuŝko) - la Domo de Pola Maristo kaj Gdinia Akvario. Nun ni iras al la ĉefa strato - Świętojańska (legu:Ŝvjentojanska). Ĉi tie estas du tre interesaj brikdomoj de familioj Orłowski (legu:Orŭovski) kaj Krenski kun ornamitaj balkonoj similaj al la maraj ondoj. Nun mi kondukas sin al Kamienna Góra (Ŝtona Monto), kiu posedas tre riĉan verdaĵon kaj modernan arkitekturon.



2. Je la postsigno de sensacioj de la dudeka jarcento

La antaŭaj jarcentoj estis tre feliĉaj por Gdinio, sed historiistojn interesas preskaŭ nur postsignoj de La Dua Mondmilito en Gdinio kaj trovas tion turistoj en Babie Doły (legu:Babje Doŭi), kiu estas la norda kvartalo de nia urbo. Ĉi tie, sur pinto de abrupta bordo, ni ekvidas misteran konstruaĵon. Tio ĉi estas la malnova kaj ruinigita Torpedejo. Ĝi dominas en ĉiloka pejzaĝo. Ĝin konstruis germanoj. Hodiaŭ ĝi estas paradizo por naĝuloj.
Revenante al la centro de la urbo ni vizitas la preĝejon de la Sankta Miĥaelo Ĉefanĝelo en la kvartalo - Oksywie (legu:Oksivje). La preĝejon oni konstruis en la 13 jc. Ĝi estas panteono de Pola Milita Ŝiparo kaj pola maristo - sur multaj memortabuloj estas nomoj de maristoj, kiuj pereis dum la milito. De ĉi tiu ejo ankaŭ etendiĝas belega panoramo de gdinia haveno.
Sur nia vojo estas la Muzeo de Milita Ŝiparo - apud de gdinia plaĝo, kiu prezentas imponan kolekton de armiloj - pafilegoj, aviadiloj, militaj helikopteroj.
Je la fino ni vizitas la kvartalon Redłowo (legu:Redŭovo). Ĉi tie estas natur-rezervejo kaj historiaj artileriaj baterioj situitaj apud la abrupta bordo, ili devenas el la jaroj 1946-1959 tiel enmuntitaj en la panoramon ke nevideblaj por malamika atako. Parto de la baterioj jam malvenkis la batalon kun la maro kaj falis de la krutaĵo.



3. La perlo en gdinia krono - kvartaloj Orłowo (legu:Orŭovo) kaj Kolibki

Malgraŭ ke historio de Gdinio kiel granda urbo, kunligita estas ĉefe kun la 20 jarcento, en ĝiaj limoj ekzistas lokoj tre malnovaj. Ĉi tio estas Orłowo kaj Kolibki. Orłowo estis konata balta kuracloko.Ĝi estas situita proksime de abrupta bordo. En Kolibki estas bela parko kaj Palaca Ensemblo, en kiu loĝis la Reĝo Johano la Tria Sobieski kaj Reĝino Marinjo. Hodiaŭ estas ĉi tie la lernejo de rajdado kaj ĉevalterapio (hipoterapio).
Nia promeno komencas sur la Orłowska strato (legu:Orŭovska). Irante malsupren apude de la Vilao Lubicz (legu:Lubiĉ) ni tuj ekvidas la maron. Apud maro estas la ligna moleo kun tre pitoreska panoramo de ĉirkaŭaĵo. De ĉi tie ni vidas Półwysep Helski (Hela Duoninsulo), Sopoto kaj Gdansko kaj eĉ Żuławy (Vistula Baslando). Belega estas la klifo en Orłowo, unu el la plej ofte fotataj naturaj objektoj en Pollando. Nun ni preteriras la enfluejon de rivereto Kacza (legu:Kaĉa). Apude troviĝas la konstruaĵo „Adlerówka" (legu:Adleruvka) kun Galerio de Komplekso de Plastikaj Lernejoj kaj kafejo. Vid-al-vide estas gastejo „Tawerna Orłowska" (legu:Taverna Orŭovska). Ĉi tie oni povas manĝi bongustan fiŝon - freŝan aŭ fumaĵitan. Apud la maro la arbordiĝejon havas fiŝkaptistoj. Irante antaŭen ni pasas la Dometon de Żeromski (legu:Ĵeromski), en kiu la verkisto kreis „Wiatr od morza" (Vento de la maro) kaj ankaŭ laŭ germana - Kurhaus (Kuracloko). Nun ni iras tra Promenada Królowej Marysieńki (Promenejo de la Reĝino Marinjo). Ni pasas plaĝan someran scenejon de la Urba Teatro je la nomo de Gombrowicz (legu:Gombroviĉ). Ni atingas la Parkon Kolibki. Ni vidas tie la Kverkon kaj la Groton de Marinjo, la Palacan Ensemblon kun akva forĝejo kaj kun ĉevalstaloj. Oni povas trapasi ĉevale tra impona ĝardeno.
Proksime de Parko estas golfa pafejo kaj la alta turo kiun oni povas atingi iom grimpante, la vidindaĵoj el ĝi rekompencos tion.

ikona