Czasowe zamknięcie ul. Wiczlińskiej – ważne informacje dla mieszkańców
Urba Oficejo de Gdinio

Ewa Łowkiel La Vicurbestro de Gdynia (Gdinio)

 

Ewa Łowkiel / fot. Tomek KamińskiEwa Łowkiel respondecas pri edukado, sano kaj gardado de medio. Laŭprofesie - filologo. La diplomitino de la Universitato de Nikolao Kopernik en Toruń (Toruno). La postdiplomajn studadojn ŝi finis en la Gdanska Universitato. Dum multaj jaroj ŝi estis instruistino de pola lingvo en treege bona lernejo, la Tria Liceo en Gdinio.


Antaŭ transpreno de funkcio en la Urba Oficejo ŝi prezidis en la Regiona Edukada Forumo, en kiu okupiĝis pri klerigado. La ano de „Solidareco" de la 1980 j. Dum la jaroj 1992-1998 ŝi prezidis klerigadan „Solidarecon" en Gdinio. Ŝi kreis la sistemon de edukado, danke al tiu la junaj gdinianoj estos pli bone pretigaj al profesio kaj facile trovos laboron post la lernado. Ŝi kreas ofertojn por la plej kapablaj kaj kreas nedivideblajn klasojn. De ŝia iniciativo fondiĝis en Gdinio la lernejo por plenkreskuloj - la Urba Kolegio kaj la Loka Akademio pri Informadiko CISCO. Dum pasintaj jaroj, danke al ŝia laboro, de unu ĝis kvar plimultiĝis la nombro da liceoj, kiuj realigas dulingvaj programoj de edukado, ekestis integraj klasoj, kaj ankaŭ eksterlecionaj okupoj por lernantoj de ĉiuj tipoj de lernejoj. Ŝi kreis gdiniajn gimnaziojn.


Ŝi ŝatas entuziasmulojn, pasiulojn, kiuj malgraŭ malfacilaĵoj danke al obstino atingas celon, verkas grandvalorajn aferojn por aliaj. Ŝi ŝatas kreemajn polemikojn. Ŝi estas sperta negocistino. Ŝi amas poeziaĵojn de Zbigniew Herbert. Ŝi antaŭdiris al siaj gelernantoj, ke li ricevos la Nobel-premion - „bedaŭrinde, li ne ricevis".

Ewa Łowkiel estas denaska gdinianino. Laŭ la signo de Zodiak - la Sagitario. Edzinigita virino. Ŝia edzo laboras en Ŝipfarejo de Gdinio SA, la patrino de du filinoj.



81-382 Gdynia, Aleja Marszałka Piłsudskiego 52/54
La sekretariejo „C", la ĉambro 119
La telefono - la sekretariejo: +48 (0) 58 66 88 015
Fakso +48 (0) 58 62 17 407


Ŝia buroo estas malferma por klientoj: Ĵaude: 9.00 - 11.00

sekr.c@gdynia.pl
e.lowkiel@gdynia.pl

ikona