Gdynia solidarna z powodzianami. W hali lekkoatletycznej (ul. Olimpijska 5/9) zorganizowano punkt zbiórki najpotrzebniejszych rzeczy. Więcej informacji - w komunikacie.
Turismo

Mallonga promenado tra historiaj monumentoj de Gdynia (Gdinio)

Urbocentro




Historio de Gdynia(Gdinio)

Unua informo pri ekzisto de la vilaĝo Gdinio devenas de la jaro 1253. Dum jarcentoj la loĝantoj okupiĝis pri fiŝado kaj agrikulturo. Komence de la 20a jc popularigita ripozo ĉe la marbordo kaŭzis, ke Gdinio komencis transformiĝi je ripozloko. Ĉe marbordo oni kreigis kuracan domon kaj aranĝis banlokon. En multaj domoj estis ankaŭ gastĉambroj por somerferianoj. Tamen turnopunkto de Gdinia historio efektiviĝis post la Unua Mondmilito, kiam Pollando reakiris la sendependecon. La marbordo de reviviga lando estis apenaŭ 74 km longa kaj tamen mankis tie iu ajn pli granda haveno.

Vidaĵo de la vilaĝo kaj somergastejo en 1913 j. (podpis pod zdjęcie)
Vidaĵo de la haveno kaj urbo en 1933 j. (podpis pod zdjęcie)

En 1920 j oni decidis pri konstruado de la haveno en Gdinio, pro la naturaj ĉirkostancoj ĉi tie. En la sama jaro sperta konstruisto inĝ. T. Wenda preparis projekton de la haveno, kiu konsistis el tri partoj: milita, komerca kaj fiŝista havenoj. En 1921 j oni komencis konstrui provizoran havenon. Dinamika evoluo de tiu centro intensiĝis dum la 1925-30 j. Konfirmo de la rango de Gdinio estis, ke ĝi ricevis urbajn rajtojn en 1926 j . En tiu tempo loĝis ĉi tie ĉirkaŭ 6 mil da loĝantoj, kaj jam en 1938 j tiu kvanto superis jam 120 mil. Evoluo de haveno kaj urbo daŭris senĉese ĝis la Dua Mondmilito.
Konstruado de Gdinio estas unu de la plej grandaj atingoj ne nur en la periodo de la Dua Pola Respubliko, sed dum tuta la plej nova historio de Pollando. Kreigi urbon je loko de malgranda vilaĝo dum apenaŭ dekkelkaj jaroj, estis entrepreno unika eĉ en la Eŭropa skalo. Sur la teritorio de la nuna urbo postrestis ankoraŭ domoj de ĉiuj etapoj de Gdinia historio.
Tiu gvidilo devas prezenti la plej gravajn historiajn monumentojn de Gdinio, kiuj estas la atesto de materia substanco de ĝia neripetebla historio.


La plej gravaj objektoj de la vizitata vojo

  1. Stacidomo
  2. Oficeja domo de ZUS (Kompanio de Socia Asekuro)
  3. Pola Banko
  4. Loĝdomego de la Pola Banko de Nacia Ekonomio
  5. Domo de la komunumestro Radtke
  6. Brikdomo de A. Ogończyk-Bloch kaj de L. Mazalon /legu: Ogonĉik-Bloĥ/
  7. Konstruaĵo de la Urba Oficejo
  8. Brikdomo de la familio Orłowski /legu: Orŭovski/
  9. Brikdomo de la familio Krenski
10. Brikdomo de la familio Stankiewicz /legu: Stankjeviĉ/
11. Preĝejo al Plej Sankta Maria la Reĝino de Pollando
12. Iama hotelo „Polska Riwiera" (Pola Riviero)
13. Domo de Pola Maristo
14. Gdinia Akvario
15. Suda Moleo
16. Velŝipo „Dar Pomorza" (Donaco de Pomerio)
17. Militŝipo „Błyskawica" (Fulmo)
18. Memortabulo de Pola Maristo
19. Brikdomo de la familio Pręczkowski /legu: Prenĉkovski/
20. Brikdomo de la familio Jurkowski
21. Konstruaĵo de la Pola Navigad-Kompanio
22. Ŝtata Meterologia Instituto
23. Oficejo de la Havenkonstruado
24. Fiŝkaptista domo
25. Klostro de Fratulinoj de la Kompato de Sankta Vincento a Paulo
26. Domo de la familio Schroeder
27. Brikdomo de Hundsdorff
28. Domo de Sveda Maristo
29. Domo de A. Abraham
30. Komplekso de Bazaro
31. Konstruaĵo de Distrikta Juĝo

1. Stacidomo, Plac Konstytucji (Placo de Konstitucio)

Nuntempa stacidomo estas jam la tria stacidomo en la sama loko. Konstruata en 1950-55 j laŭ projekto de W. Tomaszewski kaj estas unu de malmultaj konstruaĵoj de la socialism-realisma periodo. De la 50aj jaroj de la 20a jc devenas ankaŭ pli multaj plastikaj ornamaĵoj de la internoj kun dekoraciaj mozaikoj kaj plafona pentraĵo en iama restoracio(nuntempe drogvendejo). De la stacidomo laŭ la strato Dworcowa (Stacidoma) ni proksimiĝas al la strato 10 Lutego(10an de Februaro), kiu memorigas kiam Gdinio ricevis urbajn rajtojn en la 1926 j.

2. Konstruaĵo de ZUS (Kompanio de Socia Asekuro), strato 10 Lutego 24

Oficeja konstruaĵo - sidejo de la Kompanio de Socia Asekuro oni konstruis ĝin en la 1935-36 j laŭ projekto de R.Piotrowski. Tio estas ununura de la simboloj de intermilita arkitekturo en Gdinio. La arkitekturo distingiĝis kunmetante la arkitekturajn solidojn kun malsamaj altecoj kaj eksponita estas la rondforma parto. Tipaj por arkitekturo de la 30aj jaroj de la 20a jc kaj la stilo difinita kiel modernismo, estas simplaj formoj kaj glataj fasadoj kun grandaj horizontalaj vitraj spacoj.Teretaĝaj fasadoj oni kovris per nigra granito kun kiu kontrastas platoj faritaj de hela sabloŝtono je supraj fasadoj. Post la Dua Mondmilito la domego estis sidejo de PLO - Polaj Oceanaj Linioj.



3. Pola Banko, strato 10 Lutego 20/22

La domegon oni konstruis en la 1929 j laŭ projekto S. Filasiewicz. Arkitekturo de tiu konstruaĵo estas karakteriza al la jaroj 20aj de la 20a jc, kiam oni volonte rilatis al stiloj de pasintaj epokoj - de tie, ĉi tiun tendencon oni difinas kiel historismo. Tre imponaj estas internoj de tiu banko kun ampleksa ĉambrego de servado kaj belaj volboj sur kolonoj. Riĉe ornamita konstruaĵo de banko kaj de du domoj apude jam priskribitaj, donas eblecon kompari kiel ŝanĝis arkitekturo de Gdinio dum apenaŭ kelkaj jaroj.



4. Loĝdomego Pola Banko de Nacia Ekonomio, stratoj: 3 Maja 27-31 kaj Batory 26

Wędrówka po zabytkach - 4Tria konstruaĵo ĉe strata krucigo tio estas la plej granda rilate la kuba volumeno loĝdomego de antaŭmilita Gdinio. Projektita de arkitekto S. Ziołowski /legu: Zioŭovski/ kaj konstruita dum kelkaj etapoj en la 1935-37 j. Flanke de la strato 3 Maja interesa estas duonronda tureto-superkonstruo karakteriza al arkitekturo de Gdinio. Domego estis moderne ekipita kaj sub korto oni konstruis subteran garaĝon. Fasado de konstruaĵo restis ornamita per kalkŝtonoj platoj alportitaj de Szydłowiec/legu: Ŝidloviec/ el suda Pollando.



5. Domo de komunumestro Radtke

Ĉe krucigo de la stratoj 10 Lutego/10an de Februaro/ kaj Świętojańska/legu: Ŝvjentojanska/ troviĝas domo de J. Radtke, kiu de 1918 j post longjara dispartigo de Pollando, estis unua pola komunumestro en Gdinio. En tiu domo gastis inter alie S. Żeromski/legu: Ĵeromski/, F. Nowowiejski kaj konstruisto de gdinia haveno inĝ. T. Wenda. Sur la muro de tiu domo, karakteriza kun angula ligna tureto, troviĝas memortabulo honore al J. Radtke.



6. Brikdomo de la familio Orłowski, strato Świętojańska 68 /legu: Ŝvjentojanska/

Angula modernisma brikdomo laŭ skulptarta arkitekta solido konstruita en 1936 j. Formon de tiu konstruaĵo formigas du trapenetrantaj partoj - unua sesetaĝa kun rondforma angulo, kaj kun laŭ arko situitaj fenestroj kaj la dua parto perpendikla, sepetaĝa. Blankaj fasadoj restis korvitaj per sabloŝtonaj platoj. Dum intermilita periodo en malsupraj etaĝoj situis luksa magazeno „Bon Marché". Nuntempe je teretaĝo situas salono de gazetaro kaj libroj.



7. Brikdomo de la familioj A. Ogończyk-Bloch kaj L. Mazalon, str. Świętojańska 122

Konstruita en 1936 j por mecenato A. Ogończyk-Bloch /legu: Ogonĉik-Bloĥ/ kaj arkitekto L. Mazalon, kiu estis ankaŭ kunaŭtoro de la projekto. Precipa ekspono de brikdomo influis je nebanalan solvon de ĝia angula parto, akcentita per vitraj vertikalaj vintraj ĝardenoj kun aerodinamikaj linioj.Simile oni formigis balkonojn de flanko ĉe aleo Piłsudski /legu: Piŭsudski/, kiuj skulptas surfacon de muroj kaj elfluas de angulo de la kvaretaĝa fasado de flanko ĉe la strato Świętojańska /legu: Ŝvjentojanska/. Tiu brikdomo estas escepta, ne nur en gdinia skalo, ĝi estas ekzemplo de la arkitekturo de la 30aj jaroj de la 20a jc.



8. Domego de Urba Oficejo en Gdynia(Gdinio), Al. Piłsudski 52/54 /legu: Piŭsudski/

La konstruaĵo, komence sidejo de Registara Komisarejo, oni konstruis ĝin dum du etapoj. Unuan parton oni donis por uzado en 1930 j. Duan parton de flanko ĉe aleo Piłsudski kaj strato Bema oni alkonstruis en 1937 j. Ĉion oni kreigis laŭ projekto de J.Műller. Interne troviĝas ne nur registaraj lokoj, sed ankaŭ loĝejo por Registara Komisaro, kiu de 1933 j estis F. Sokół /legu: Sokuŭ/. Nuntempe ĉi tie troviĝas sidejo de Urba Konsilantaro kaj la Urbestro de Gdinio.


9. Brikdomo de la familio Krenski, strato Świętojańska 55

Brikdomo situata ĉe stratkrucigo, konstruita en 1939 j laŭ projekto Z. Kupiec kaj
T. Kossak - la plej aktiva dueto de gdiniaj arkitektoj. Pli alta, angula parto de konstruaĵo akcentas krucigo de stratoj kaj malaltaj flankaj partoj kunigas brikdomon kun la najbaraj. En simpla arkitekta solido distinĝas mallarĝaj vertikalaj lizenoj /ŝajnpilastroj/ kiuj apogas antaŭŝovitan kornicon kaj ondoliniaj balkonoj de la strato Żwirki i Wigury /legu: Ĵvirki kaj Viguri/. Eksplodo de la Dua Mondmilito malebligis stuki fasadon kaj finpretigi de teretaĝo. Ĝustatempe oni ne povis ankaŭ munti lifton, kiu atendis jam je malŝarĝo en haveno.



10. Brikdomo de la familio Stankiewicz, strato Świętojańska 53

Estis konstruita en 1931 j laŭ projekto de W. Prochaski /legu: Proĥaski/ kaj T. Jędrzejewski /legu: Jendĵejevski/. En pordego de tiu domo troviĝas ekspozicio ligita kun ĝia historio preparita fare de posedantoj.



11. Preĝejo al Plej Sankta Maria la Reĝino de Pollando, stratoj: Świętojańska kaj Armii Krajowej


Preĝejo konstruita dank' al donacoj de loĝantaro je grundo donacita de posedantino de la granda bieno E. Skwiercz /legu: Skvjerĉ /. Templon oni konstruis de la 1922 j kaj konsekris en la 1924 j. Arkitekta formo projektita de M. Baranowski kaj R. Wojkiewicz /legu: Vojkjeviĉ/, rilatis al renesancaj kaj barokaj temploj de la centra Pollando. Hodiaŭ preĝejo posedas rangon de gdinia kolegiata preĝejo. En la 30aj jaroj de la 20a jc naskiĝis la ideo konstrui monumentan Maran Bazilikon, tiu projekto rilatis al grandega trimasta velŝipo. Pro manko da financoj tiun ideon oni nieniam realigis.



12. Hotelo „Pola Riviero", strato Zawiszy Czarnego 1 /legu: Zaviŝi Ĉarnego/


En la jaroj 1922-23 ĉe la tre vizitata plaĝo apud la piedo de Kamienna Góra (Ŝtona Monto) oni konstruis hotelon je eminenta nomo „Pola Riviero". Apude situis lignaj bandomoj kaj moleo. Domego konstruita fare de W. Granowski posedas tradician formon, karakterizan por konstruaĵoj de la 20aj jaroj de la 20a jc. Nuntempe en iama hotelo troviĝas garnizona klubejo de Milita Maristaro. Al la malnova hotelo najbaras konstruita en la jaroj 2000-2006 moderna komplekso de la Muzeo de Urbo Gdinio kaj Muzeo de Milita Maristaro.



13. Domo de Pola Maristo, Al. Jana Pawła II 3( Johano Paŭlo la Dua)

Unu jaro antaŭ la milito je la Suda Moleo estis konstruita reprezentacia objekto kiel naŭtika centro. Domego de Pola Maristo konstruita laŭ projekto de B. Damięcki kaj T. Sieczkowski /legu: Damjencki kaj Ŝeĉkovski/ kun rondforma parto turnita al marista baseno, apartenas al la plej karakterizaj historiaj monumentoj de Gdinio. En la konstruaĵo troviĝis reprezentaciaj salonegoj, hotela parto kaj naĝbaseno. Nuntempe estas tie Fakultato de Navigacio de Mara Akademio. En la komplekso situata estas ankaŭ planetorio, kiu komence servis nur por didaktikaj celoj, aktuale estas ankaŭ alirebla por turistoj.



14. Gdinia Akvario, Al. Jana Pawła II 1( Johano Paŭlo la Dua)

Sur la Suda Moleo du jaroj antaŭ la milito, oni komencis konstrui ekspozici-scienc-esploran objekton ligitan kun la maro. Finlaboron interrompis eksplodo de la Dua Mondmilito. Post la milito, la konstruaĵo restis pligrandigita per vitra rotundo kaj teraso apogita sur kolonoj. En konstruaĵo troviĝas Gdinia Akvario, kiu estas la plej ŝatata por vizitantoj edukmuzeo en Pollando kaj konstanta punkto por ĉiuj turistoj. En akvaria ekspozicio troviĝas unikaj ekzempleroj de faŭno de la maroj de la tuta mondo.



15. Suda Moleo

Wędrówka po zabytkach - 15La Suda Moleo - tio reprezenta pirso longa je 600m kaj larĝa je 120m, konstruita en la sama loko kie estis situita la ligna moleo en la jaroj 1935-37. Ĝi apartenas al parto de la reprezenta kvartalo, laŭ projekto de S. Filipkowski, kiu ankaŭ ne restis finkonstruita kaŭze de la militeksplodo. Moleo estas la plilongigo de la ĉefa kompozicia akso de nia urbo - strato 10 Lutego. Fine de la moleo antaŭ la milito oni projektis konstrui dekkelk-metran monumento-obeliskon kiel simbolon de unuiĝo de Pollando post la dispartigo.
Nuntempe en tiu loko staras monumento de la verkisto J.C. Korzeniowski / legu: Koĵenjovski/.



16. Velŝipo „ Dar Pomorza"( Donaco de Pomerio)

Velŝipo nomata „blanka fregato" aĉetita en 1929 j kaŭze de publika monkolekto kaj estis simbolo de kunligo de Pollando kun la maro. Konstruita en 1909 j en Hamburgo, kaj venis al Gdinio unufoje en la 1930 j. Dum keldek-jaroj servis kiel lernoŝipo por kelkaj generacioj de oficiroj de pola maristaro. Ĝi faris pli ol 100 alcelaj ŝipnavigoj; ĉirkaŭante la mondan globon. Kaj triumfis en regatoj de grandaj velŝipoj. En 1981 j finis sian lastan alcelan navigon kaj nuntempe funkcias kiel muzeo. De 1982 j tradicio de „Dar Pomorza" daŭrigas nova fregato, konstruita en gdanska ŝipfarejo „Dar Młodzieży" (Donaco de Janularo).



17. Militŝipo „Błyskawica" (Fulmo)

Ŝipo de pola maristaro konstruita en 1937 j en brita ŝipfarejo. Batalis dum la Dua Mondmilito ĉe Narvik kaj Dunkirko, krome sur Mediteraneo. En 1944 j partoprenis dum invado en Normandio. Nuntempe militŝipo servas kiel muzeo kaj prezentas historion de Pola Militmaristaro.
Marŝante al okcidenta direkto, dekstre troviĝas distra-kineja centro „ Gemini" malfermita en la 2000a j.



18. Memortabulo de Pola Maristo, Skvaro de Kościuszko /legu: Koŝĉiuŝko/

Ĝi simbolas lokon, kiu memorigas oferaĵon kaj penegon de polaj maristoj. Ĉi tie okazas multaj oficialaj solenaĵoj. En tiu loko oni planas konstrui monumenton de Pola Maristo.



19. Brikdomo de la familio Pręczkowski /legu: Prenĉkovski/, Skvaro de Kościuszko 10 - 12

Unua de la modernaj brikdomoj laŭ modernisma formo. Konstruita dum kelkaj etapoj de la 1928 j ĝis 1937j. Projektanto T. Jędrzejewski /legu: Jendĵejevski/ adaptis rondformaj muroj, kiuj rilatas al ŝipa arkitekturo kaj tureto kiu ligas al la kapitana ponto /komandejo/. Sur teretaĝo antaŭ milito ankaŭ multaj jaroj poste troviĝis kinejo - unue „Polonia" poste „Goplana".



20. Brikdomo de la familio Jurkowski, Skvaro de Kościuszko 16

Moderna brikdomo konstruita skelete per ferbetono, distingas per kovritaj flavaj ceramikaj platetoj. Konstruita en la 1937-38 j laŭ projekto de Z. Kupiec kaj T. Kossak.

21. Konstruaĵo de la Pola Navigad -Kompanio, strato Waszyngtona 44 /legu: Vaŝingtona/

Ĉe la strato de Waszyngton estas lokitaj plej gravaj konstruaĵoj de mara administracio. Apude de la Skvaro de Kościuszko estis konstruita en la jaroj 1927-29 la konstruaĵo de ŝtata ŝipentrepreno „Żegluga Polska" /Pola Navigacio/ laŭ la projekto de A. Ballenstedt kun detaloj en la Art Déco stilo /la art-dekora stilo/. Nun ĉi tie troviĝas Komandantaro de la Milita Maristaro.

22. Domego de Ŝtata Meteorologia Instituto, strato Waszyngtona 42

La sidejo de instituto tre grava por navigacio, konstruita en la jaroj 1927-30, karakterizas aĵura mezurila turo.



23. Oficejo de la Havenkonstruado

En la jaro 1928 estis konstruita domo, kiu samtempe estis oficejo kaj loĝejo. En la konstruaĵo oficis kaj loĝis inĝ. T. Wenda, la ĉefa projektanto kaj konstruisto de la haveno en Gdinio. Ĉe la enirejo al la konstruaĵo troviĝas la memortabulo de inĝeniero T. Wenda. Sur la dua flanko de la strato de Waszyngton troviĝas simpla, ligna kruco, starigita en la 1922 j kaj memorigas konstruadon de la haveno.



24. Fiŝkaptista domo, Plac Kaszubski 7b /La Kaŝuba Placo, legu: Kaŝubski/

Malantaŭ domoj starantaj ĉe Kaŝuba Placo konserviĝis la plej malnova loĝdomo en la iama centro de Gdinio. Ĝi devenas de la fino de 19a jc kiel la domo por du fiŝkaptistaj familioj. La konstruaĵo estas partera kun mansardo sub rekta duflanka tegmento. En la domo nun troviĝas la stila kafejo. Ni povas eniri de la strato Żeromski /legu: Ĵeromski/.



25. Klostro de Fratulinoj de la Kompato de Sankta Vincento a Paulo, strato Starowiejska 2

La Fratulinoj de la Kompato eklokiĝis en Gdinio en la 1910 j. Konkorde kun la monaĥeja regulo ili zorgadis pri malriĉuloj kaj malsanuloj. La monaĥeja domo kun kapelo estis konstruita en la jaroj 1923-24. En la domo troviĝas ankaŭ ĉambroj por somergastoj, kiuj grandnombre vizitadis Gdinion. Post tri jaroj, tuj apud la Kaŝuba Placo la fratulinoj konstruis kvaretaĝan domegon por somergastoj. Pro la kresko de la urbo kaj nombro de loĝantoj, la nova domo estis adaptita por hospitalo de la Sankta Vincento. Tio estis la komenco de ĝis nuna Urba Hospitalo.



26. Domo de la familio Schroeder, strato Starowiejska 10a

La loĝdomo de la familio Schroeder el la 1914 j ankaŭ iam posedis ĉambrojn por somergastoj.



27. Brikdomo de Hundsdorff, strato Starowiejska 7

La angula domo estis konstruita dum la jaroj 1932-35, laŭ projekto de M. Maślański /legu: Maŝlanski/.



28. Domo de Sveda Maristo, strato Jana z Kolna 25

La domo konstruita en la jaro 1936 laŭ la projekto de S. Płoski, posedas hotelon kaj la Svedan Konsulejon.



29. Domo de Antoni Abraham, strato Starowiejska 30

La vilaĝdomo de la familio Skwiercz /legu: Skvjerĉ / konstruita komence de la 20a jc ĉe la torda vojo, kia kondukis tra la mezo de la vilaĝo Gdinio. Dum la konstruado de nova urbo, la strato Starowiejska estis rektigita. En la jaroj 1920-23 en tiu ĉi dometo loĝis Antoni Abraham, la kaŝuba kaj sendependenca aganto. Nune tie ĉi troviĝas filio de la Muzeo de la Urbo Gdinio kun ekspozicio dediĉita al la historio de la vilaĝo Gdinio.



30. Komplekso de Bazaro, strato Wójta Radtkego

Por ordigi en kreskanta urbo la stratan komercon oni konstruis grandan foiran halon konsistantan el tri partoj - arka halo por vendi legomojn kaj fruktojn, halo por vendi fiŝojn kaj halo por vendi viandon. Ĝis nun la foira komplekso plenumas sian funkcion.



31. Konstruaĵo de Distrikta Juĝo kaj Prokuroreco, Plac Konstytucji 5

Monumenta konstruaĵo vid-al-vide de la Ĉefa Stacidomo estis konstruita en la jaro 1936 laŭ projekto de Z. Karpiński, T. Sieczkowski kaj R. Sołyński. Ĝi estas moderna konstruaĵo. La avangarda formo de la konstruaĵo jam antaŭ la milito

ikona