Urba Oficejo de Gdinio

Michał Guć La Vicurbestro de Gdynia (Gdinio)

Michał GućLi estas diplomito de la Fakultato de Kontinenta Inĝenierio de Gdanska Politekniko. Li okupiĝas pri strategio de la urbo Gdinio, pri eŭropa tuteco, la teĥnologia parko, pri administracio arkitektura kaj konstruaĵa, agadoj por senjoroj, la socia helpo, diversaj organizaĵoj, konsilantaroj de kvartaloj.


Dum la 80-aj jaroj li agis en sendependa skolta movado kaj „Solidareco". Li kunformis la Asocion de Skoltoj de Pola Respubliko. Li estis la programa direktoro de YMCA en Gdinio kaj poste prezidanto. Li laboras en Estraro de Eŭropa Alianco YMCA en Svislando.


Li estas aŭtoro de la unua en Pollando de modela programo de kunlaboro kun diversaj organizaĵoj. Li gvidis instruadojn kaj konsultojn en Pollando, Hungario, Ukrainio, Kroatio, Bulgario kaj aliaj landoj. Li publikigis ses librojn kaj multajn artikolojn dediĉitaj al sia laboro en aŭtonomiaj kaj neregistaraj organizaĵoj.
Li verkis en la 2004 j konsillibron - „La leĝo pri la agado por la publika bono kaj volontulareco. La konsillibro por aŭtonomioj".

Li estas laŭreato de la Premio de Fondaĵo de Progreso de Loka Demokratio por subtenado de gdiniaj neregistaraj organizaĵoj.

Li estas iniciatinto de la fondo en Gdinio de la Oficejo de Civitanaj Konsiloj kaj de la Centro de Aktiveco de Senjoro (Plenaĝulo). Li estas ano de scienca Konsilo de Pomeria Scienca-Teknologia Parko kaj komitato de kapitalo de EU. Li helpas al handikapuloj kaj poloj en Litovio, Rumanio kaj Siberio.

Lia edzino Ivona estas media akuŝistino en la kvartaloj de Gdinio - Wielki Kack kaj Karwiny. Ŝi kondukas lernejojn de naskado. La filo Maciej havas 8 jarojn. Ili loĝas en la kvartalo - Dąbrowa /legu: Dombrova/. Ili tre ofte vojaĝas tutmonde.


81-382 Gdynia, Aleja Marszałka Piłsudskiego 52/54
La sekretariejo "B1", la ĉambro 121
La telefono - la sekretariejo: +48 (0) 58 66 88 014
Fakso +48 (0) 58 62 08 226

Lia buroo estas malferma por klientoj: Ĵaude - 12.00 - 16.00

La ĉambro 215; Tel. +48 (0) 58 66 88 610
m.guc@gdynia.pl

ikona