Gdiniano en la 3-a generacio, amas sian urbon. Naskiĝita la 1-an de dec.1963 j ĝuste en Gdinio. Doktoro de juro, pli frue diplomito de la elementa lernejo n-ro 35 kaj la Dua Liceo de A. Mickiewicz (legu: Mickjeviĉ) en Gdinio.Laŭ profesio juĝisto. En la jaroj 1989 - 94 juĝisto de Regiona Juĝo en Gdinio de civila departemento kaj ĝia prezidanto. Membro de senato en la Alta Internacia Lernejo de Ekonomiaj kaj Politikaj Rilatoj.De la 1998 j Urbestro de Urba Gdinio. En aŭtonomiaj balotoj en 2006 j ricevis apogo pli ol 85% de la urbanoj, tio estas la plej bona rezulto en Pollando.Pli frue kunkreanto de Civita Komitato en la 1990 j. En la sama jaro komencis agadon en aŭtonomia Urba Konsilantaro. En la jaroj 1991 - 1998 estis Prezidanto de la Urba Konsilantaro en Gdinio, samtempe reprezentanto de Gdinio en Aŭtonomia Sejmeto de Gdanska Vojevodio. De 2003 j la Prezidanto de Asocio de la Urboj de la Sukcena Aŭtovojo, lia aktiveco kontribuis al komenco de konstruo de la aŭtovojo A1. Laŭreato de multaj premioj. Interalie ricevis Oran Krucon de "Pro Ecclesia et Pontifice" - unu de la plej altaj distingoj aljuĝitaj de la Sankta Patro por laikaj personoj; ununura en Pollando urbestro honorita per medalo Amiko de Integreco aljuĝitaj por la eminentuloj aktivaj pro la agado por handikapuloj ne el formala devo, sed deziro de socia integreco. Ankaŭ ano de la rondo de „Amikoj de Pomeria Entrepreneco", premiito de la Pomeria Industria Komerca Ĉambro - per premio „Sukcena Kogo". En la 2002 j monata revuo „Businessman" aljuĝis al li titolon Mecenato de malgrandaj kaj mezaj entreprenoj. En la 2003 j oni nomis lin „Homo de la 2002 Jaro" en plebiscito de la ĵurnalo „Dziennik Bałtycki"(Balta Ĵurnalo) kaj „Radia Eminentulo de Jaro" laŭ konkurso de Gdanska Radio. En la 2005 j Ministro de Kulturo honoris la Urbestron per la plej alta distingo de Ministro - Arĝenta Medalo „Merita por Kulturo - Gloria Artis". De la Konferenco de Polaj Labordonantoj ricevis statueton „Wektor 2006" (Vektoro 2006) okaze de kreiĝo de la nova difino de la vorto „Mastro" kaj por „efektiva kaj efekta administrado de entrepreno Gdynia /Gdinio/". Redakcio de monata revuo „Styl Życia"(Stilo de Vivo) aljuĝis al li en la 2007 j „Złota Żyrafa" (Ora Ĝirafo) - okaze de stilo de sociaj mediacioj. Ankaŭ en la 2007 j okaze de aprobo por bono al Kaŝubia Regiono, la Urbestro estis honorita per la medalo „Srebrna Tabakierka Abrahama"(Arĝenta Tabakujo de Abraham) aljuĝita de la Estraro de Gdinia Sekcio de Asocio Kaŝubo-Pomeria. En la 2008 j okaze de subteno de iniciatoj legad-edukaj, Fundacja ABCXXI (Fondaĵo ABC21) - „Tuta Pollando legas por infanoj", omaĝis sinjoron W. Szczurek per statueto de kampanio. La Urbestro ricevis tiun ĉi distingon kiel unua reprezentanto de la komunumaj aŭtonomioj.Aŭtoro de la libro „Działalność gmin w portach morskich"(Agado ekonomia de komunumoj en maraj havenoj), Gdansko 2002, kunaŭtoro de la libro „Prawo w portach morskich"(Juro en maraj havenoj), Varsovio 1998.Lia edzino Barbara estas doktoro de biologiaj sciencoj, ili havas tri filojn: Mateusz, Marek kaj Maciej.Liberan tempon la plej volonte li pasigas promenante laŭ gdinia bulvardo aŭ tra Skvaro de Kościuszko (legu: Koŝĉjuŝko). Volonte piedmarŝas laŭ plaĝa vojo al Orłowo (legu: Orŭovo). Oni povas renkontiĝi lin ankaŭ en lokoj kie realigitaj estas investoj - ŝatas per mastra okulo observi progresadon de laboro.81-382 Gdynia, Aleja Piłsudskiego 52/54 La sekretariejo „A", la ĉambro 110La telefono - sekretariejo: +48 (0)58 66 88 011Fakso +48 (0) 58 62 16 764sekr.a@gdynia.pl Opublikowano: 04.11.2008 00:00 Autor: Lidia Rumel-Czarnowska (l.rumel-czarnowska@gdynia.pl.deleted)